Kara leganto,

Ni ĝoje oferas al vi la tradukon de la unua ĉapitro de Thinking and Destiny (Pensado kaj Destinado) de Harold W. Percival. La unua ĉapitro estas enkoduko al kelkaj temoj, kiujn traktas la libro. Pensado kaj Destinado donas al vi pli grandan komprenadon pri tio kaj tiu, kio kaj kiu vi estas, kiel vi ĉi tien venis, kaj kial vi ĉi tie estas. Ĝi entenas profundan interpreton pri tiuj kaj multaj aliaj subjektoj. Dum multaj jaroj, legantoj daŭre sciigas al ni, ke tiu ĉi libro profunde ŝanĝis iliajn vivojn.

Traduko de Ĉapitro I

Esperanto: Enkonduko al Pensado kaj Destinado  PDF

Esperanto-Traduko

ĈAPITRO I

ENKONDUKO

Tiu ĉi unua ĉapitro de Pensado kaj Destinado celas enkonduki vin en nur malmulte da subjektoj, kiujn traktas la libro. Multaj subjektoj ŝajnos nefamiliaraj. Kelkaj ŝajnos surprizaj. Vi eble trovos, ke ili ĉiuj instigas pripensan konsideradon. Kiam vi familariĝas kun la pensado, kaj pensadas vian vojon tra la libro, vi trovos, ke ĝi pli kaj pli klariĝas, kaj ke vi estas en la procedo evoluigi komprenadon pri certaj fundamentaj sed ĝis nun misteraj faktoj de la vivo—kaj precipe pri vi mem.
La libro klarigas la celon de la vivo. Tiu celo ne estas nur trovi la feliĉon, ĉu ĉi tie, ĉu post la vivo. Nek estas ĝi “savi” la animon. La vera celo de la vivo, la celo kiu satigos kaj senton kaj rezonon, estas jene: ke ĉiu el ni estiĝos progrese konscia en ĉiam pli altaj gradoj de konsciado; tio estas, konscia pri la naturo, kaj en kaj per kaj preter la naturo. La naturo signifas la tuton de ĉio, kion oni povas konscii per la sensoj.

La libro ankaŭ enkondukas vin al vi mem. Ĝi venigas al vi la mesaĝon pri vi mem: via mistera memo, kiu loĝas en via korpo. Eble vi ĉiam identigas vin mem kun kaj kiel via korpo; kaj kiam vi penas pensi pri vi mem, vi tial pensas pri via korpa mekanismo. Per multe da kutimo, vi parolis pri via korpo kiel “mi”, kiel “mi mem”. Vi kutimas uzi tiajn esprimojn, ekzemple “kiam mi naskiĝis,” kaj “kiam mi mortos”; kaj “mi vidis min mem en la spegulo,” kaj “mi ripozigis min,” “mi tranĉis min”, kaj tiel plu, kiam vere via parolas pri via korpo. Por kompreni tion, kio vi estas, vi antaŭe devas klare vidi la distingon inter vi mem kaj la korpo en kiu vi loĝas. Ke vi uzadas la terminon “mia korpo” tiel facile, kiel vi uzadas tiujn ĵus cititajn esprimojn sugestas, ke vi iom prepariĝis faradi tiun ĉi distingon.
Vi sciu, ke vi ne estas via korpo; vi sciu, ke via korpo ne estas vi. Vi tion sciu ĉar, kiam vi tion pripensas, vi realigos, ke via korpo hodiaŭ estas tre malsama de tio, kion ĝi estis tiam, kiam en infaneco vi unue ekkonsciis ĝin. Dum la jaroj, kiam vi loĝas en via korpo, vi konscias, ke ĝi ŝanĝiĝadas: en ĝia pasado tra sia infaneco kaj adoleskanteco kaj juneco, kaj al sia nuna kondiĉo, gi multege ŝanĝiĝas. Kaj vi rekonas, ke dum via korpo maturiĝas, estis laŭgradaj ŝanĝiĝoj en via vidpunko pri la mondo kaj via sinteno pri la vivo. Sed dum tiuj ŝanĝiĝoj, vi restis vi: tio estas, vi konscias vin mem kiel la sama memo, la identa mi, dum tiu tuta tempo. Via penso pri tiu ĉi simpla veraĵo pelas vin ekscii, ke vi definitive ne estas kaj ne povas esti vi korpo; male, ke via korpo estas fizika organismo en kiu vi loĝas; vivanta natura mekanismo kiun vi funkciigas; besto kiun vi penas kompreni, instrui, kaj primajstri.

Vi scias, kiel via korpo iris en la mondon; sed kiel vi iris en vian korpon, vi ne scias. Vi ne iris en ĝin, ĝis iom da tempo post ĝia naskiĝo; eble jaro aŭ pluraj jaroj; sed pri tiu fakto vi scias malmulte aŭ nenion, ĉar via memoro pri via korpo komenciĝis nur post tiam, kiam vi venas en vian korpon. Vi scias ion pri la materialo, el kio fariĝas via ĉiam ŝanĝiĝanta korpo; sed kio vi estas, vi ne scias; vi ne jam konscias kiel tio, kio vi estas en via korpo. Vi scias la nomon, per kiu via korpo distingiĝas de aliaj korpoj; and tion vi lernis pripensi kiel via nomo. Tre gravas, ke vi sciu ne tiun, kiu vi estas kiel personeco, sed tion, kio vi estas kiel individuo—konscia pri vi mem, sed ne jam konscia kiel vi mem, senrompa identeco. Vi scias, ke vivas via korpo, kaj vi laŭrezone atendas, ke ĝi mortiĝos; ĉar estas fakto, ke ĉiu vivanta homa korpo eventuale mortiĝas. Tamen vin ne same regas la leĝoj, kiuj tuŝas vian korpon. Kvankam ŝanĝas via korpo la materialon el kio ĝi fariĝas pli ofte ol vi ŝanĝas la kostumojn per kiuj vi ĝin vestas, via identeco ne ŝanĝiĝas. Vi estas ĉiam la sama vi.
Dum vi pripensas tiujn ĉi veraĵojn, vi trovas ke, kiel ajn vi penas, vi ne povas pensi, ke vi mem iam ajn finiĝos, egale kiel vi ne povas pensi, ke vi mem iam komenciĝis. Tio estas, ĉar via idento estas senkomenca and senfina; la vera mi, tiu Memo kiun vi sentas, estas senmorta and senŝanĝa, por ĉiam preter la atingo de la fenomenoj de la ŝanĝiĝoj, de la tempo, de la morto. Sed kio tiu ĉi mistera identeco estas, tion vi ne scias.

Kiam vi demandas al vi, “Kion mi scias, ke mi estas?” la ĉeesto de via idento eventuale kauzos, ke vi respondos iel, kiel jene: “Kio ajn estas, kio mi estas, mi scias almenaŭ, ke mi konscias; mi almenaŭ konscias, ke mi konscias.” Kaj eble vi plu diros: “Tial mi konscias, ke mi estas. Mi krome konscias, ke mi estas mi; kaj ke mi estas neniu alia. Mi konscias, ke tiu mia identeco, kiun mi prikonscias—tiu ĉi distingita mieco kaj memeco, kiun mi klare sentas—ne ŝanĝiĝas dum mia tuta vivo, kvankam ĉio ajn pri kio mi konscias, ŝajnas esti en stato de ĉiama ŝanĝiĝado.” Plu paŝante de tio ĉi, vi eble diros, “Mi ankoraŭ ne scias, kio estas tiu mistera senŝanĝa mi; sed mi konscias, ke en tiu ĉi homa korpo, kion mi konscias dum miaj vekiĝintaj tempoj, ekzistas io, kio konscias; io kiu sentadas kaj deziradas kaj pensadas, sed kio ne ŝanĝiĝas; io konscia, kiu voladas kaj peladas tiun ĉi korpon agadi, tamen evidente ne estas la korpo. Klare tiu ĉi io konscia, kio ajn ĝi estas, estas mi mem.”

Tiel, per pensado, okazos ke vi vin rigardas, ne plu kiel korpo kun nomo and kun certaj aliaj distingaĵoj, sed kiel konscia memo en la korpo. La konscia memo en la korpo nomiĝas, en tiu ĉi libro, la faranto-en-la-korpo. La faranto-en-la-korpo estas la subjeko, pri kiu la libro precipe temas. Tial vin helpos, dum vi legas tiun ĉi libron, pripensi vin mem kiel enkorpiĝinta faranto; vin mem rigardi kiel senmorta faranto en homa korpo. Dum vi lernas pripensadi vin mem kiel faranto, kiel la faranto en via korpo, vi faros gravan paŝon al la komprenado de la mistero de vi mem kaj de aliaj.

Vi konscias via korpon, kaj ĉion alian en la naturo, per la sensoj. Nur per la korpaj sensoj vi povas iom ajn funkciadi en la fizika mondo. Vi funkciadas per pensado. Vian pensadon kaŭzas via sentado kaj dezirado. Via sentado kaj dezirado kaj pensado nepre manifestas korpan aktivecon; fizika aktivado estas nur la esprimado, la eksteriĝado, de via interna aktivado. Via korpo kun siaj sensoj estas la instrumento, la mekanismo, kiun pelas via sentado kaj dezirado; ĝi estas via individua naturomaŝino.

Viaj sensoj estas vivantaj estuloj; nevideblaj eroj de naturomaterio; ili komencas fortojn, kiuj trapenetras la tutan strukturon de la korpo; ili estas entoj kiuj, kvankam neinteligentaj, konscias kiel siaj funkcioj. Viaj sensoj servas kiel la centroj, la dissendiloj de impresoj inter naturaj objektoj kaj la homa maŝino, kiun vi funkciadas. La sensoj estas la ambasadoroj de la naturo al via kortego. Via korpo kaj siaj sensoj havas neniun potencon de volonta funkciado; same malhavas via ganto, tra kiu vi povas sentadi kaj agadi. Male, tiu potenco estas vi, la funkciisto, la konscia memo, la enkorpiĝinta faranto.

Sen vi, la faranto, la maŝino povas nenion elfari. La senvolaj aktivaĵoj de via korpo—la laboro de konstruado, vivtenado, riparado de histoj, kaj tiel plu—fariĝas aŭtomate de la individua spiranta maŝino, kiel ĝi funkciadas por kaj kune kun la granda naturomaŝino de ŝanĝiĝado. Tiun ĉi rutinan laboradon de la naturo en via korpo tamen daŭre interrompadas via pensado senekvilibra kaj neregula: la laborado damaĝiĝas kaj nuliĝas tiom, kiom vi kaŭzas detruan kaj malekvibrigan korpan streĉiĝon, ĉar vi lasadas al viaj sentoj kaj deziroj agadi sen via konscia regado. Tial, por ke la naturo estu lasata refreŝigi vian maŝinon sen la interrompado de viaj pensoj kaj emocioj, estas provizite, ke vi ĝin periode maltenas; la naturo en via korpo provizas, ke la ligo, kiu kuntenas vin kaj viaj sensoj, fojfoje malstreĉiĝas, ĉu tute, ĉu parte. Tiu malstreĉiĝo aŭ maltenado de la sensoj estas dormado.

Dum via korpo dormas, vi ne kontaktas ĝin; en certa senco, vi estas for de ĝi. Sed ĉiufoje, kiam vi vekas la korpon, vi tuj konscias esti la sama “mi”, kiu vi estis antaŭ ol vi iris for de via korpo en la dormo. Via korpo, ĉu vekiĝinta ĉu dormanta, neniam ajn ion konscias. Tio, kio konscias, kio pensadas, estas vi mem, la faranto kiu estas en via korpo. Tio ŝajnas vere, kiam vi konsideras, ke vi ne pensadas dum via korpo dormadas; aŭ almenaŭ, se vi jes pensadas dum the dorma periodo, vi nek scias nek memoras, kiam vi vekas la korpajn sensojn, tion kion vi pensadis.

Dormo estas aŭ profunda aŭ sonĝa. La profunda dormo estas tiu stato, en kiu vi retiriĝas en vin, kaj en kiu vi ne kontaktas la sensojn; ĝi estas tiu stato, en kiu la sensoj ĉesis funkciadi, ĉar ili malkonektiĝis disde la potenco, per kiu ili funkciadas, kiu potenco estas vi, la faranto. La sonĝo estas la stato de parta malkonektiĝo; tiu stato, en kiu viaj sensoj forturniĝas de la eksteraj objektoj de la naturo, por funkciadi interne en la naturo, agante rilate al la subjektoj pri la objektoj, kiuj perceptiĝas dum la vekiĝinteco. Kiam, dum profunda dormo, vi reiras en vian korpon, vi tuj vekas la sensojn kaj ekfuncias per ili denove, kiel la inteligenta funkciisto de via maŝino, daure pensante, parolante, kaj agante kiel la sentado-kaj-dezirado, kiu vi estas. Kaj pro la dumviva kutimo, vi tuj identigadas vin kiel kaj kun via korpo: “Mi dormis,” vi diradas; “mi nun vekiĝis.”

Sed en via korpo kaj ekster via korpo, alterne vekiĝinta kaj dormanta je tago post tago; dum la vivo kaj dum la morto, kaj dum la statoj post la morto; kaj de vivo al vivo dum ĉiuj viaj vivoj—persistas via identeco kaj via sentado de identeco. Via identeco estas tre reala estaĵo, kaj ĉiam ĉeestas kun vi; sed tio estas mistero, kion onia inteleko ne povas kompreni.

Tiu ĉi sentado de la ĉeestado de via identeco estas tiel senduba, ke vi ne povas pensi, ke la vi en via korpo iam ajn povus esti iu alia krom vi mem; vi scias, ke vi estas ĉiam la sama vi, daŭre la sama memo, la sama faranto. Kiam vi kuŝigas vian korpon por ripozo kaj dormo, vi ne povas pensi, ke via identeco finiĝos post vi malstreĉas vian tenon de via korpo kaj ĝin delasas; vi tute atendas, ke kiam vi denove konsciiĝos en via korpo kaj komencos novan tagon de aktiveco en ĝi, vi estos la sama vi, la sama memo, la sama faranto.
Kiel pri dormo, tiel pri morto. Morto estas nur longega dormo, provizora retiriĝo de tiu ĉi homa mondo. Se, je la momento de morto, vi konscias vian senton de mieco, de memeco, vi samtempe konscios, ke la longa dormo de morto ne tuŝos la kontinuecon de via identeco, same kiel via ĉiunokta dormado ĝin ne tuŝas. Vi sentos, ke dum la nekonata estonteco, vi daŭros, kiel vi daŭris je tago post tago dum la vivo, kiu ĵus finiĝas. Tiu memo, tiu vi, kiu konscias dum via nuna vivo, estas la sama memo, la sama vi, kiu simile konscias daŭri je tago post tago dum ciu el viaj antaŭaj vivoj.

Kvankam via longa estinteco nun al vi estas mistero, viaj antaŭaj vivoj sur la tero estas ne pli granda mirindaĵo ol tiu ĉi nuna vivo. Ĉiun matenon, ekzistas mistero de reveno en vian dormintan korpon de tie-vi-ne-scias-kie, reeniro en ĝin per tiel-vi-ne-scias-kiel, kaj denova konsciiĝo pri tiu ĉi mondo de naskiĝado kaj mortado kaj tempo. Sed tio okazis tiel ofte, kaj tiel longe estis nature, ke tio ne ŝajnas mistero; tio estas ofta okazo. Tamen tio estas prekaŭ ne malsama de la procedo kiun vi spertas, kiam, je la komenciĝo de ĉiu reekzisto, vi iras en novan korpon, kiun formis por vi la naturo, kiun instrukciis kaj pretigis viaj gepatroj aŭ gekuratoroj kiel via nova loĝejo en la mondo, nova masko kiel personeco.

Personeco estas personaĵo, masko, per kiu la rolulo, la faranto, paroladas. Tial ĝi estas pli ol korpo. Por esti personeco, la homan korpon devas veki la ĉeestado en ĝi de faranto. En la ĉiam ŝanĝiĝanta dramo de la vivo, la faranto alprenas kaj portas personecon, kaj per ĝi aktoradas kaj paroladas dum ĝi ludadas sian rolon. Kiel personeco, la faranto sin pripensas kiel personeco; tio estas, la maskeradanto sin pripensas kiel la rolo kiun ĝi ludas, kaj forgesas sin kiel la konscia senmorta memo en la masko.

Necesas kompreni reekzistadon kaj destinadon; cetere ne eblas respondi pri la diferencoj en la homa naturo kaj karaktero. Aserti, ke la neegalaĵoj de naskiĝoj kaj oficoj, de riĉeco kaj malriĉeco, saneco kaj malsaneco, rezultas de hazardo estas insulto al la juro kaj la justeco. Krome, atribui inteligenecon, genion, inventemecon, talentojn, potencojn, virtojn; aŭ nescion, malkapablon, malfortecon, mallaboremecon, malvirtojn, kaj la grandecon aŭ malgrandecon de karaktero en tiuj ĉi, kiel venantaj de fizika heredo, oponas prudentecon kaj rezonadon. Heredo rilatas al la korpo; sed karakteron faras onia pensado. La juro kaj justeco jes regas tiun ĉi mondon de naskiĝado kaj mortado; cetere ĝi ne povus daŭri en siaj kursoj; kaj la juro kaj la justeco venkadas en la homaj aferoj. Sed efiko ne ĉiam tuj sekvas kaŭzon. Semadon ne tuj sekvas rikolto. Simile, rezultoj de ago aŭ de penso eble aperos nur post longa intervena periodo. Ni ne povas vidi tion, kio okazas inter penso aŭ ago kaj siaj rezultoj, same kiel ni ne povas vidi tion, kio okazas en la tero inter semado kaj rikolto; sed ĉiu memo en homa korpo faras sian propran juron kiel destinon per tio, kion ĝi pensadas kaj faradas, kvankam ĝi eble ne konscias kiam ĝi receptas la juron; kaj ĝi ne scias ĝuste tiam, kiam la recepto plenumiĝos, kiel destino, ĉu en estanta ĉu en estonta vivo sur la tero.

Tago kaj vivo estas esence samaj; ili estas reokazantaj periodoj de kontinua ekzistado, en kiu la faranto elfaradas sian destinon kaj ekvilibrigadas sian homan konton je vivo. Ankaŭ nokto kaj morto estas tre similaj: kiam vi foriras por allasi al via korpo ripozi kaj dormi, vi havas sperton tre similan al tiu, kiun vi spertas, kiam vi foriras la korpon je la morto. Krome, viaj ĉiunoktaj sonĝoj estas kompareblaj kun la postmortaj statoj, kiujn vi regule spertas: ambaŭ estas fazoj de subjektiva aktiveco de la faranto; en ambaŭ, vi respertadas viajn vekiĝintajn pensojn kaj agojn, viaj sensoj ankoraŭ funkciante en la naturo, sed en la internaj statoj de la naturo. Kaj la ĉiunokta periodo de profunda dormo, kiam la sensoj ne plu funkciadas—la stato de forgesado, en kiu ekzistas neniu memoro de io ajn—korespondas al la malplena periodo, en kiu vi atendas ĉe la sojlo de la fizika mondo, ĝis la momento, kiam vi rekonektiĝas kun viaj sensoj en nova karna korpo: la beba korpo aŭ infana korpo, kiu fariĝas por vi.
Kiam vi komencas novan vivon, vi konscias kiel en nebulo. Vi sentas, ke vi estas distingita kaj difinita io. Tiu ĉi sento de mieco aŭ memeco verŝajne estas la sola vera afero, kiun vi konscias por iom longa tempo. Ĉio alia estas mistero. Por iom da tempo, vin konfuzas, eble eĉ malkomfortigas, via stranga nova korpo kaj nefamiliaraj ĉirkaŭaĵoj. Sed, kiam vi lernadas, kiel funkciigi la korpon kaj uzadi siajn sensojn, laŭgrade vi identiĝemas kun ĝi. Krome, vin instruas aliaj homoj senti, ke via korpo estas vi mem; vi estas sentigata, ke vi estas la korpo.

Laŭ tio, kiam vin pli kaj pli regas viaj korpaj sensoj, vi malpli kaj malpli konsciiĝas, ke vi estas io distingita de la korpo, kiun vi okupas. Kaj, kiam vi kreskas el infaneco, vi perdas kontakton kun preskaŭ ĉio, kio ne estas perceptebla per la sensoj, aŭ konceptebla per la sensoj; vi mense enkarceriĝas en la fizika mondo, konsciante nur fenomenojn, iluziojn. En tiuj kondiĉoj, vi nepre estas dumviva mistero al vi mem.

Pli granda mistero estas via vera Memo—tiu pli granda Memo, kiu ne estas en via korpo; nek en nek de tiu ĉi mondo de naskiĝado kaj mortado; sed kiu, konscie senmorta en la ĉion-trapenetra Regno de Permanenteco, estas ĉeesto kun vi tra ĉiuj viaj vivoj, tra ĉiuj la interludoj de dormado kaj mortado.

La dumviva serĉo de homo por io, kio satigos, estas vere serĉo por sia vera Memo; la identco, la memeco kaj mieco, kiun ĉiu ete konscias kaj sentas kaj deziras koni. Tial la vera Memo estas identigota kun Memscio, la vera kvankam neekkonata celo de la homa serĉado. La permanentecon, la perfecktecon, la plenumiĝon oni serĉadas sed neniam trovas en homaj rilatoj kaj klopodoj. Krome, la vera Memo estas la ĉiam ĉeestanta konsilisto kaj juĝisto, kiu paroladas en la koro kiel konscienco kaj respondeco, kiel praveco kaj rezonado, kiel juro kaj justeco—sen kio la homo estus nur ete pli ol besto.

Ekzistas tia Memo. Ĝi estas la Triunua Memo, tiel nomata en tiu ĉi libro, ĉar ĝi estas nedividebla unuo de individua trio: da scianta parto, pensanta parto, kaj faranta parto. Nur porcio de la faranta parto povas iri en la bestan korpon kaj fari la korpon homa. Tiu enkorpiĝinta parto ĉi tie nomiĝas la faranto-en-la-korpo. En ĉiu homo, la enkorpiĝinta faranto estas neapartigebla parto de sia propra Triunia Memo, kiu estas distingita ero inter aliaj Triunuaj Memoj. La scianta and pensanta partoj de ĉiu Triunua Memo estas en la Eterneco, la Regno de Permanenteco, kiu trapentras tiun ĉi homan mondon de naskiĝado kaj mortado and tempo. La faranton-en-la-korpo regas la sensoj kaj la korpo; tial ĝi ne povas konscii la realecon de la ĉiam ĉeestantaj scianta and pensanta partoj de sia Triunua Memo. Ĝi sentas ilian mankon; la objektoj de la senso ĝin blindigas, la serpentoj de la korpo ĝin tenadas. Ĝi ne vidas preter la objektaj formoj; ĝi timas sin liberigi de la karnaj serpentoj kaj stari sola. Kiam la enkorpiĝinta faranto sin pruvas volema and preta dispeli la ŝikon de la iluzioj de la sensoj, ĝiaj pensanto and scianto ĉiam pretas donadi al ĝi Lumon en la vojo al Memsciado. Sed la enkorpiĝinta faranto serĉanta por la pensanto kaj scianto rigardas malproksime. Identeco, aŭ la vera Memo, ĉiam estas mistero al pensemaj homoj en ĉiu civilizado.

Platono, verŝajne la plej fama kaj reprezenta el la filozofoj de Grekio, uzis kiel precepto por siaj sekvantoj en sia skolo de filozofio, la Akademio: “Konu vin mem”—gnothi seauton. De liaj skribaĵoj, ŝajnas ke li havis komprenon de la vera Memo, kvankam neniuj vortoj, kiujn li uzis, tradukiĝis en la anglan pli adekvate ol la “soul” (animo). Platono uzis enketometodon pri la trovado de la vera Memo. Ekzistas granda arto en la ekspluatado de liaj roluloj; en la produktado de liaj dramaj efikoj. Lia metodo de dialektiko estas simpla kaj profunda. La mense mallaborema leganto, kiu preferus amuziĝi pli ol lerni, probable opinios, ke Platono estas laciga. Evidente lia dialektika metodo estis por klerigi la menson, por povi sekvi trajnon de rezono, kaj ne forgesi la demandojn and respondojn en la dialogo; cetere oni ne kapablus juĝi la konkludojn atingitajn en la argumentoj. Certe Platono ne intencis prezenti al lernanto amason da scio. Pli probable li intencis disciplini la menson en pensado, tiel ke, per sia propra pensado, oni iluminiĝos and kondukiĝos al scio de sia subjekto. Tio, la Sokrata metodo, estas dialektika sistemo de inteligentaj demandoj and respondoj kiu, se sekvata, sendube helpos onin lerni kiel pensi; kaj, per klerigi la menson por klare pensadi, Platono eble pli faris ol iu ajn alia instrukciisto. Sed neniuj skribaĵoj devenis al ni, en kiuj li eksplikas tion, kio estas la pensado; aŭ tion, kio estas la vera Memo, aŭ la vojo al la scio pri ĝi. One devas plu serĉi.

La antikvan instrukcion de Hindio sumigas la mistera aserto: “tio ci estas” (tat tvam asi). Sed la instrukcio tamen ne klarigas tion, kio estas la “tio” aŭ kio estas la “ci”; nek kiel rilatas la “tio” kaj la “ci”, nek kiel ili identiĝu. Tamen, se tiuj vortoj havos signifon, ili eksplikiĝu per kompreneblaj konceptoj. La substanco de la tuto de la Hinda filozofio—el ĝenerala rigardo de la ĉefaj skoloj—ŝajnas, ke en la homo ekzistas senmorta io, kio estas ĉiam estis individua parto de komponigita aŭ universala io, pli malpli tiel, kiel guto da marakvo estas parto de la oceano, aŭ kiel fajrero estas unuiĝinta kun la flamo en kiu ĝi originis kaj estas; kaj krome, ke tiu ĉi universala io, tiu ĉi enkorpiĝinta faranto—aŭ, laŭ la terminaro en la ĉefaj skoloj, la atmo (ātmān) aŭ la puruŝo (puruṣa), apartiĝis disde la universala io nur per la vualo de iluzio de la sensoj, maya (māyā), kio kaŭzas, ke la faranto en la homo pensas pri si kiel aparta kaj kiel individuo; sed deklaras la instrukciistoj, ke ne ekzistas individueco aparte de la granda universala io, nomita Brahmo (Brahman).
La instrukcio plue estas, ke la enkorpiĝintajn fragmentojn de la universala Brahmo regas homa ekzistado kaj koincida suferado, ne konsciajn pri siaj supozata identeco kun la universala Brahmo; ligitajn al la rado de naskiĝoj kaj mortoj kaj reenkorpiĝoj en la naturo, ĝis, post longaj epokoj, ĉiuj la fragmentoj laŭgrade reunuiĝas en la universalan Brahmon. La kaŭzo aŭ la neceso aŭ la dezirebleco por ke Brahmo trairu tiun ĉi laborigan kaj doloran procedon kiel fragmentoj aŭ gutoj tamen ne eksplikiĝas. Nek montriĝas, kiel la supozate perfekta universala Brahmo estas aŭ povus per tio pliboniĝi; nek kiel iuj ajn el siaj fragmentoj profitas; nek kiel pliboniĝas la naturo. La tuto de la homa ekzistado ŝajnus senutila tortuo sen celo aŭ rezono.

Malgraŭ tio, indikiĝas metodo, per kiu taŭge kvalifika individuo, serĉante “izoliĝon” aŭ “liberiĝon” de la nuna mensa sklaveco al la naturo, povas per heroa penado fortiriĝi de la amaso, aŭ iluzioj de la naturo, kaj plu iri antaŭ la ĝenerala eskapo for de la naturo. Libereco atingiĝos, laŭdire, per la praktikado de la jogo; ĉar, per la jogo, laŭdire, la pensado povas esti tiel disciplinata, ke la atmo, la puruŝo—la enkorpiĝinta faranto—lernas subpremi aŭ detrui siajn sentojn kaj dezirojn, kaj disigas la iluziojn de la sensoj, en kiuj sia pensado longe implikiĝis; tiel liberigite de la neceso de plua homa ekzistado, ĝi eventuale sorbiĝas en la universalan Brahmon.
En ĉio ĉi ekzistas spuroj de vereco, kaj tial multaj bonaĵoj. Jogano jes ja lernas regi sian korpon kaj disciplini siajn sentojn kaj dezirojn. Eble li lernas regi siajn sensojn tiom, ke li povas laŭvole konscii la statojn de materio internajn al tiuj perceptataj de neklerigitaj homaj sensoj, kaj tiel ekpovi esplori kaj ekkoni statojn en la naturo kiuj estas misteroj al la plejparto da homoj. Krome, li eble atingos altan gradon de majstreco pri iuj fortoj de la naturo. Ĉio ĉi sendube apartigas lin de la granda amaso da sendisciplinaj farantoj. Sed kvankam la sistemo de jogo asertas “liberigi” aŭ “izoli” la enkorpiĝintan memon disde la iluzioj de la sensoj, ŝajnas klare, ke evektive ĝi neniam kondukas onin preter la limoj de la naturo. Klare tio okazas pro miskompreno pri la menso.

La menso klerigita per la jogo estas la sensomenso, la intelekto. Tio estas la specialiĝinta instrumento de la faranto, kiun nomas postaj paĝoj la korpomenso, ĉi tie distingata de du aliaj mensoj ĝis nun ne distingitaj: mensoj por la sentado kaj la dezirado de la faranto. La korpomenso estas la sola perilo, per kiu la enkorpiĝinta faranto povas funkcii per siaj sensoj. La funkciado de la korpomenso strikte limiĝas al la sensoj, kaj tial al la naturo. Per tio, la homo konscias pri la universo en nur ĝia fenomena aspeko: la mondo de tempo, de iluzioj. Tial, kvankam la disĉiplo jes akrigas la intelekton, samtempe evidentas, ke li ankoraŭ dependas de siaj sensoj, ankoraŭ implikita en la naturo, ne liberigita de la neceso de pluaj reekzistadoj en homaj korpoj. Sume, kiom ajn lertas faranto kiel funkciisto de sia korpa maŝino, ĝi povas sin nek izoliĝi nek liberiĝi de la naturo, povas gajni scion nek pri si mem nek pri sia vera Memo, per la pensado nur de sia korpomenso; ĉar tiaj subjektoj ĉiam estas misteroj al la inteleko, kaj povas kompreniĝi nur per ĝuste kunordigita funkciado de la korpomenso per la mensoj de sentado kaj dezirado.

Ne ŝajnas, ke pri la mensoj de sentado kaj de dezirado respondas la Orientaj sistemoj de pensado. Evidentaĵo de tio troviĝas en la kvar libroj de la Aforismoj de la jogo (Yogasūtra) de Patanĝalo (Patañjali), kaj en la diversaj komentaroj pri tiu antikva verko. Patanĝalo verŝajne estas la plej estimata kaj reprezenta el la filozofoj de Hindio. Liaj skribaĵoj estas profundaj. Sed verŝajnas, ke lia vera instrukcio estas aŭ perdita aŭ sekretigita; ĉar la delikate subtilaj sutroj kiuj portas lian nomon ŝajne vanigas aŭ malebligas la veran celon kiun ili laŭpretende intenciĝas.

La Orienta instrukcio, kiel aliaj filozofioj, temas pri la mistero de la konscia memo en la homa korpo, kaj pri la mistero de la rilato inter tiu memo kaj sia korpo, kaj la naturo, and la universo en tuto. Sed la Hindaj instrukciistoj ne montras, ke ili scias, kio estas tiu konscia memo—la atmo, la puruŝo, la enkorpiĝinta faranto—kiel distingita disde la naturo: fariĝas neniu klara distingo inter la faranto-en-la-korpo kaj la korpo kiu estas el la naturo. Ke ili nek vidas nek parolas pri tiu distingo, evidente okazas pro la universala miskonceptado aŭ miskomprenado pri la sentado kaj dezirado. Necesas, ke la sentado kaj dezirado nun klariĝu ĉi tie.
Konsidero pri sentado kaj dezirado enkondukas iun el la plej gravaj kaj entenaj subjektoj esprimataj en tiu ĉi libro. Ties graveco kaj valoro estas ne trotakseblaj. La komprenado kaj uzado de sentado kaj dezirado eble signifos la turnopunkton en la progreso de la individuo kaj de la Homaro; tio povas liberigi farantojn de malvera pensado, malveraj kredoj, falsaj celoj, per kiuj ili sin tenis en mallumo. Tio malpruvas malveran kredon longe blinde akcepitan; kredo nun tiel profunde radikita en la pensado de homoj, ke ŝajne neniu konsideris ĝin pridemandi.

Jen tio: Al ĉiu ajn instrukciis kredi, ke la sensoj de la korpo havas la nombron kvin, kaj ke sentado (tuŝado) estas unu el la sensoj. La sensoj, kiel asertataj en tiu ĉi libro, estas natureroj, elementaj estaĵoj, konsciaj kiel siaj funkcioj sed neinteligentaj. Ekzistas nur kvar sensoj: vidado, aŭdado, gustumado, and flarado; kaj por ĉiu senso ekzistas organo speciala; sed ne ekzistas organo speciala por sentado, ĉar sentado—kvankam ĝi sentadas per la korpo—ne estas de la korpo, ne de la naturo. Ĝi estas unu el la du aspektoj de la faranto. Ankaŭ bestoj havas sentadon kaj deziradon, sed bestoj estas modifaĵoj de la homo, kiel poste klarigota.
Same oni devas paroli pri dezirado, la alia aspekto de la faranto. Sentado kaj dezirado devas ĉiam kune konsideriĝi, ĉar ili estas neapartigeblaj; neniu povas ekzisti sen la alia; ili similas la du polusojn de elektra kurento, la du flankojn de monero. Tial tiu ĉi libro uzas la kunmetitan terminon: sentado-kaj-dezirado.

Sentado-kaj-dezirado de la faranto estas tiu inteligenta potenco, per kiu moviĝas la naturo kaj la sensoj. Ĝi estas en la kreema energio ĉie ĉeestanta; sen ĝi ĉesus la tuta vivo. Sentado-kaj-dezirado estas tiu senkomenca and senfina kreema arto, per kiu oni ĉiujn aferojn perceptas, konceptas, formas, kreas, kaj regas, ĉu per la agado de farantoj en homaj korpoj, ĉu per tiuj anoj de La Registaro de la mondo, ĉu per la grandaj Inteligentecoj. Sentado-kaj-dezirado estas en la tuto de inteligenta aktiveco.

En la homa korpo, sentado-kaj-dezirado estas tiu konscia potenco, kiu funkciigas tiun ĉi individuan naturomaŝinon. Neniu el la kvar sensoj—sentas. Sentado, la pasiva aspekto de la faranto, estas tio, kio en la korpo sentadas, kio sentadas la korpon kaj sentadas la impresojn transdonitajn al la korpo de la kvar sensoj, kiel sensaĵojn. Krome, laŭ diversaj gradoj, ĝi povas percepti supersensajn impresojn, ekzemple humoron, atmosferon, estontecan scion; ĝi povas senti tion, kio pravas, kaj tion, kio malpravas, kaj ĝi povas senti la avertojn de la konscienco. Dezirado, la aktiva aspekto, estas tiu konscia potenco, kiu movas la korpon al atingo de celo de faranto. La faranto funkciadas samtempe en ambaŭ aspektoj: tiel ĉiu deziro leviĝas el sento, kaj ĉiu sento levas deziron.

Vi faras gravan paŝon en la vojo al sciado de la konscia memo en la korpo, kiam vi pripensos pri vi mem kiel la inteligenta sentado, kiu ĉeestas tra via vola nervosistemo, distingita disde la korpo en kiu vi sentadas, kaj samtempe kiel la konscia potenco de dezirado forte fluanta tra via sango, kio tamen ne estas la sango. Sentado-kaj-dezirado sintezu la kvar sensojn. Komprenado pri la rolo and funkcio de sentado-kaj-dezirado estas la komenco de veturado for de tiuj kredoj, kiuj dum multaj epokoj kaŭzis ke la farantoj en homoj sin pripensu nur mortemulojn. Per tiu komprenado pri sentado-kaj-dezirado en la homo, oni povas daŭrigi la filozofion de Hindio kun nova aprezo.

La Orienta instrukcio rekonas tiun fakton, ke por atingi scion pri la konscia memo en la korpo, one devas liberiĝi disde la iluzioj de la sensoj, kaj disde la malvera pensado kaj la falsa agado, kiuj rezultas de ne regi siajn proprajn sentojn kaj dezirojn. Sed tio ne transcendas la universalan miskoncepton, ke sentado estas unu el la sensoj de la korpo. Kontraŭe, la instrukciistoj deklaras, ke tuŝado aŭ sentado estas kvina senso; ke dezirado estas ankaŭ de la korpo; kaj ke kaj sentado kaj dezirado estas aferoj de la naturo en la korpo. Laŭ tiu ĉi hipotezo, oni argumentas, ke la puruŝo, aŭ atmo—la enkorpiĝinta faranto, sentado-kaj-dezirado—devas tute subpremi la sentadon, kaj devas entute detrui, “tute mortigi,” la deziradon.

En la lumo de tio, kio ĉi tie montriĝis pri sentado-kaj-dezirado, ŝajnas ke la instrukcio de la Oriento konsilas ion neeblan. La nedetruebla senmorta memo en la korpo ne povas sin detrui. Se eblus la homa korpo plu vivadi sen sentado-kaj-dezirado, la korpo estus nur sensenta spiromekanismo.

Krom sia miskomprenado pri sentado-kaj-dezirado, la Hindaj instrukciistoj faras neniun indikon, ke ili iam havis scion aŭ komprenon pri la Triunua Memo. En la neklarigita aserto: “ci estas tio,” oni devas supozi, ke la “ci” adresata estas la atmo, la puruŝo—la individua enkorpiĝinta memo; kaj ke la “tio” kun kiu la “ci” tiel identiĝas estas la universala memo, Brahmo. Ne fariĝas distingo inter la faranto kaj la korpo; simile ekzistas korelativa nefaro, distingi inter la universala Brahmo kaj la universala naturo. Per la doktrino de universala Brahmo kiel fonto and fino de ĉiuj enkorpiĝintaj individuaj memoj, netakseblaj milionoj da farantoj estas tenataj en nescio pri siaj veraj Memoj; kaj krome atendas, eĉ aspiras, perdi en la universala Brahmo tion, kio estas la plej kara estaĵo, kion iu ajn povas havi: sian propran identecon, sian propran individuan grandan Memon, inter aliaj individuaj senmortaj Memoj.

Kvankam estas klare, ke la Orienta filozofio emas teni la faranton ligitan al la naturon, kaj en nescio pri sia vera Memo, ŝajnas senrezone kaj senprobable, ke tiuj instrukcioj konceptiĝus en nescio; ke ili disvastiĝus kun la intenco teni homojn for de la vero kaj tiel en subpremado. Anstataŭe, estas tre probable, ke la ekzistantaj formoj, kiel ajn antikvaj ili estas, estas nur spuraj restaĵoj de multe pli malnova sistemo, kiu devenis de civilizo malaperinta kaj prekaŭ forgesita: instrukcio, kiu eble estis vere iluminema; kiu kredeble rekonis sentadon-kaj-deziradon kiel la senmorta faranto-en-la-korpo; kiu montris al la faranto la vojon al sciado pri sia vera Memo. La ĝeneralaj trajtoj de la ekzistantaj formoj sugestas tian probablecon; kaj ke en la kurso de la epokoj, la origina instrukcio nepercepteble cedis al la doktrino de universala Brahmo kaj la paradoksaj doktrinoj, kiuj forpelus la senmortan sentadon-kaj-deziradon kiel io malaprobinda.
Ekzistas trezoro ne tute kaŝita: La Bagavadgito (Bhagavadgītā), la plej kara el la juveloj de Hindio. Por Hindio, tio estas la perlo netaksebla. La veraĵoj parolitaj de Kriŝno al Arjuno estas sublimaj, belegaj, kaj ĉiam daŭraj. Sed la malproksima historia periodo, en kiu la dramo okazas kaj volviĝas, kaj la antikvaj Vedaj doktrinoj en kiuj ĝiaj veraĵoj estas vualitaj kaj obskurigitaj, tro malfaciligas, ke ni komprenu tion, kio estas la roluloj Kriŝno kaj Arjuno; kiel ili interrilatas; kio estas la ofico de ĉiu al la alia, ĉu en ĉu ekster la korpo. La instrukcio en tiuj prave honorataj versoj estas plena da signifo, kaj povus esti tre valora. Sed ĝi tiom miksiĝas kun ombriĝas de arkaika teologio kaj religiaj doktrinoj, ke ĝia signifo estas prekaŭ tute kaŝita, kaj ĝia vera valoro estas laŭe malaprezata.

Pro la ĝererala manko de klareco en la Orienta filozofio, kaj la fakto, ke ĝi ŝajnas esti sin-kontraŭdira kiel gvidilo al sciado pri onia memo en la korpo kaj pri onia vera Memo, la antikva instrukcio de Hindo ŝajnas dubinda and nedependebla. Oni revenas al la Okcidento.

Pri la Kristanismo: La efectivaj originoj kaj historio de la Kristanismo estas obskuraj. Grandega literaturo kreskis el la jarcentoj de penado klarigi la instrukciojn, aŭ tiujn, kiuj oni origine intencis. De la plej fruaj tempoj ekzistis multe da instruado de doktrino; sed neniuj skribaĵoj devenis, kiuj montris scion de tio, kion oni origine intencis kaj instruckiis en la komenco.
La paraboloj kaj paroloj in La Evangelioj montras grandecon, simplecon, kaj veron. Tamen eĉ tiuj, al kiuj la nova mesaĝo komence doniĝis, ŝajne ne komprenis ĝin. La libroj estas rektaj, ne intencataj miskondukadi; sed samtempe ili asertas, ke ekzistas interna signifo kiu estas por la elektitoj; sekreta signifo destinita ne por ĉiuj, sed por “tiu ajn, kiu kredos.” Certe, la libroj estas plenaj da misteroj; kaj oni devas supozi, ke ili kaŝas misteron konatan al malmultaj inicitoj. La Patro, la Filo, la Sankta Spirito: tiuj ĉi estas misteroj. Misteroj estas ankaŭ la Senmakula Koncipiĝo kaj la naskiĝo kaj vivo de Jesuo; same liaj krucumo, morto, kaj releviĝo. Misteroj sendube estas paradiso kaj infero, kaj la diablo, kaj la Regno de Dio; ĉar apenaŭ probablas, ke oni intencis, ke oni komprenu tiujn subjektojn laŭ la sensoj, sed anstataŭe kiel simboloj. Krome, tra la libroj ekzistas frazoj kaj terminoj, kiujn klare oni ne komprenu laŭvorte, sed anstataŭe en mistika senco; kaj aliaj klare povus havi signifon nur por elektitaj grupoj. Krome, ne estas racie supozi, ke oni ne povus paroli pri la paraboloj kaj mirakoloj kiel faktaj veraĵoj. Ĉie misteroj—sed nenie malkaŝiĝas la misteroj. Kio estas ĉio ĉi da misteroj?
La tre evidenta celo de La Evangelioj estas instrukcii la komprenadon kaj vivadon de interna vivo; interna vivo, kiu regenerus la homan korpon kaj tiel konkerus la morton, restaŭrante la fizikan korpon al eterna vivo, la stato de kiu oni laŭdire falis—ĝia “falo” estante “la origina peko.” Devas esti, ke iutempe ekzistis klara sistemo de instrukciado, kiu klarigus ĝuste tion, kiel oni vivu tian internan vivon: kiel oni povus, per tia farado, atingi la scion pri onia vera Memo. La ekziston de tia sekreta instrukcio sugestas la fruaj Kristanaj skribaĵoj per referencoj al sekretoj kaj misteroj. Krome ŝajnas evidente, ke la paraboloj estas alegorioj, similaĵoj: simplaj rakontoj kaj parolofiguroj, kiuj servas kiel vehikloj por transdoni ne nur morajn ekzemplojn kaj etikajn instrukciojn, sed ankaŭ certajn internajn, eternajn veraĵojn kiel partojn de klara sistemo de instrukciado. Tamen, La Evangelioj, kiel ili nuntempe ekzistas, malhavas tiujn ligojn, kiujn oni bezonus por formuli sistemon; tio, kio devenas al ni ne sufiĉas. Kaj, pri la misteroj, en kiuj tiaj instrukcioj laŭsupoze kaŝiĝis, neniu konata ŝlosilo aŭ kodo al ni doniĝis, per kiu ni ilin malŝlosus aŭ klarigus.

La plej kapabla kaj senduba klarigisto de la fruaj doktrinoj, kiun ni konas, estas Paŭlo. Li intencis, ke la frazoj, kiujn li uzis, klarigus lian signifon al tiuj, al kiuj ili adresiĝas; sed liajn skribaĵojn nun oni devas interpreti laŭ la nuna tempo. “La Unua Epistolo de Paŭlo al la Korintanoj,” la dekkvina ĉapitro, aludas kaj rememorigas certajn instrukciojn; certajn difinitajn instrukciojn pri la vivado de interna vivo. Sed oni devas supozi, ke tiuj instrukcioj aŭ ne fiksiĝis skribite—kio ŝajnas kompreneble—aŭ cetere ke tiuj instrukcioj ellasiĝis el la skribaĵoj kiuj herediĝis. Iuokaze, “La Vojo” ne estas montrata.

Kial tiujn veraĵojn oni donadas en formo de misteroj? Eble la kaŭzo estas, ke la leĝoj de tiu periodo malpermesis la disvastigon de novaj doktrinoj. La circuligado de stranga instrukcio aŭ doktrino eble estus punebla per mortigo. Fakte la legendo estas, ke Jesuo suferis mortigon per krucumo pro sia instrukcio pri la vero kaj la vojo kaj la vivo.

Sed nuntempe, onidire, ekzistas libereco de parolado: oni rajtas aserti sen timo de mortigo tion, kion oni kredas pri la misteroj de la vivo. Tion, kion iu ajn opinias aŭ scias pri la konstitucio kaj funkciado de la homa korpo, kaj de la konscia memo en ĝi loĝanta, la veron aŭ opiniojn kiujn oni eble havas pri la rilato inter la enkorpiĝinta memo kaj sia vera Memo, kaj pri la vojo al sciado—tiujn oni ne devas kaŝi, nuntempe, en vortoj misteraj postulantaj ŝlosilon aŭ kodon por ilin kompreni. En la moderna tempo, ĉiuj “aludoj” kaj “blindigiloj,” ĉiuj “sekretoj” kaj “iniciĝoj,” en speciala mistera lingvo, estu evidentaĵoj de nescio, egoismo, aŭ naŭziga komercismo.
Malgraŭ eraroj kaj dividaĵoj kaj sektemeco; malgraŭ granda variado de interpretoj pri siaj mistikaj doktrinoj, la Kristanismo disvastiĝis en ĉiujn partojn de la mondo. Eble pli ol iu ajn alia religio, ĝiaj instrukcioj helpis ŝanĝi la mondon. Devas ekzisti veraĵoj en la instrukcioj, kiel ajn ili kaŝiĝis, kiuj dum preskaŭ dumil jaroj etendiĝis en homajn korojn kaj vekis en ili la Humanecon.

Ĉiamdaŭraj veraĵoj estas imanentaj en la Homaro, en tiu Homaro, kiu estas la tuta aro da ĉiuj la farantoj en homaj korpoj. Tiujn veraĵojn oni povas nek subpremi nek tute forgesi. En iu ajn epoko, en iu ajn filozofio aŭ religio, la veraĵoj aperados kaj reaperados, en kiuj ajn ŝanĝiĝantaj formoj.

Unu formo, en kiu certaj el tiuj ĉi veraĵoj esprimiĝas, estas la Framasonismo. La Framasona ordeno estas tiom aĝa, kiom la homaro. Ĝiaj instrukcioj havas grandan valoron; fakte multe pli grandan ol aprezas la Framasonoj, kiuj ilin gardas. La ordeno korservis antikvajn pecojn de senprezaj informoj pri la rekonstruado de ĉiam daŭra korpo por iu, kiu estas konscie senmorta. Ĝia centra misterodramo temas pri la rekonstruo de templo detruita. Tio estas tre signifa. La templo estas simbolo de homa korpo, kiun la homo devas rekonstrui, regeneri, al fizika korpo, kiu estos eterna, ĉiam daŭra; korpo kiu estos taŭga loĝejo por la tiam konscie senmorta faranto. “La Vorto” kiu estas “perdita” estas la faranto, perdita en sia homa korpo—la ruinoj de iam granda templo; sed kiu sin trovos dum la korpo regeneriĝas kaj la faranto ĝin ekregas.

Tiu ĉi libro al vi venigas pli da Lumo, pli da Lumo al via pensado; Lumo por trovi vian “Vojon” tra la vivo. La Lumo kiu venas tamen ne estas lumo de la naturo; ĝi estas nova Lumo; nova ĉar, kvankam ĝi estis kaj estas ĉe vi, vi ĝin ne konas. En tiuj ĉi paĝoj ĝi nomiĝas la Konscia Lumo interna; ĝi estas tiu Lumo kiu povas montri al vi afterojn kiel ili estas, la Lumon de la Inteligenteco al kiu vi rilatas. Pro la ĉeesto de tiu ĉi Lumo, vi povas pensadi en la kreado de pensoj; pensoj por vin ligi al objektoj de la naturo, aŭ por vin liberigi disde objektoj de la naturo, laŭ via elekto kaj volo. Vera pensado estas la neŝanĝiĝema tenado kaj koncentrado de la Konscia Lumo interna sur la subjekton de la pensado. Per via pensado, vi faradas vian destinon. Prava pensado estas la vojo al scio pri vi mem. Tio, kio povas montri al vi la vojon, kaj kio povas vin konduki en via vojo, estas la Lumo de la Inteligenteco, la Konscia Lumo interna. En postaj ĉapitroj, oni eksplikas, kiel tiu ĉi Lumo estu uzata por havi pli da Lumo.

La libro montras, ke pensoj estas realaĵoj, realaj estaĵoj. La solaj realaĵoj, kiujn kreas la homo, estas siaj pensoj. La libro montras la mensajn procedojn, per kiuj kreiĝas pensoj; kaj ke multe da pensoj plu longe daŭras ol la korpo aŭ cerbo, per kiuj ili kreiĝas. Ĝi montras, ke la pensoj, kiujn homo pensas, estas la potencoj, la planoj, la desegnoj, la modeloj, el kiuj li konstruadas la palpeblajn materiaĵojn, per kiuj li ŝanĝadis la facon de la naturo, kaj faris tion, kio nomiĝas lia vivmaniero kaj lia civilizado. Pensoj estas tiuj ideoj aŭ formoj, el kiuj kaj sur kiuj, civilizoj konstruiĝas, subteniĝas, kaj detruiĝas. La libro klarigas, kiel la nevidataj pensoj de la homaro eksteriĝas, kiel la agoj kaj objektoj kaj eventoj de sia individua kaj kolektiva vivo, kreante sian destinon en vivo post vivo sur la tero. Sed ĝi montras ankaŭ, kiel la homo povas lerni pensi sen krei pensojn, kaj tiel regi sian propran destinon.

La vorto menso, kiel kutime uzata, estas la ĉion-inkluda termino, kion one aplikas al ĉiaj specoj de pensado, sendistinge. Oni ĝenerale supozas, ke la homo havas nur unu menson. Efektive tri malsamajn kaj distingitajn mensojn, tio estas, tri manierojn por pensi per la Konscia Lumo, uzas la enkorpiĝinta faranto. Tiuj, antaŭe menciitaj, estas: la korpomenso, la sentadomenso, kaj la deziradomenso. Menso estas la funkciado de inteligento-materio. Menso tial ne funkcias sendepende de la faranto. La funkciado de ĉiu el la tri mensoj dependas de la enkorpiĝinta sentado-kaj-dezirado, la faranto.

La korpomenso estas tio, kion oni ordinare priparolas kiel la menso, aŭ la intelekto. Ĝi estas la funkciado de sentado-kaj-dezirado kiel la movanto de la fizika naturo, kiel la funkciisto de la homa korpomaŝino, kaj tial ĉi tie nomiĝas la korpomenso. Ĝi estas la sola menso, kiu orientiĝis al kaj agadas laŭ la fazoj de kaj per la sensoj de la korpo. Tial ĝi estas la instrumento, per kiu la faranto konscias pri kaj povas agadi al kaj en kaj per la materio de la fizika mondo.

La sentadomenso kaj la deziradomenso estas la funkciado de sentado kaj de dezirado, nek respektante nek ligite kun la fizika mondo. Tiuj du mensoj estas preskaŭ tute mergitaj en kaj regataj kaj subigitaj de la korpomenso. Tial prekaŭ ĉiom da la homa pensado fariĝis konformi al al pensado de la korpomenso, kio ligas la faranton al la naturo kaj evitigas, ke ĝi sin pripensu kiel io distingita disde la korpo.

Tio, kion oni numtempe nomas psikologio, ne estas scienco. La moderna psikologio difiniĝas kiel la scienco pri la homa kondukado. Oni devas supozi, ke tio signifas ke ĝi estas la scienco pri impresoj de objektoj kaj fortoj de la naturo, kiuj fariĝas per la sensoj sur la homan mekanismon, kaj la respondado de la homa mekanismo al la impresoj tiel ricevataj. Sed tio ne estas psikologio.
Ne povas ekzisti ia ajn psikologio kiel scienco, ĝis ekzistas ia komprenado pri tio, kio estas la psiko, kaj kio estas la menso; kaj ekscio pri la pensoprocedoj, pri la funkciomanieroj de la menso, kaj pri la kaŭzoj kaj resultoj de ĝia funkciado. Psikologoj konfesas, ke ili ne scias, kio estas tiuj aferoj. Antaŭ ol psikologio povas estiĝi vera scienco, devas ekzisti ia komprenado pri la interrilata funkciado de la tri mensoj de la faranto. Tio estas la fundamento, sur kiun oni povas evoluigi veran sciencon pri la menso kaj pri homaj rilatoj. En tiuj ĉi paĝoj montriĝas, kiel la sentado kaj dezirado rekte rilatas al la seksoj, klarigante ke en viro, la sentado-aspekton dominas la dezirado, kaj ke en virino, la dezirado-aspekton dominas la sentado; kaj ke en ĉiu homo, la funkciado de la nun dominanta korpomenso pli agordiĝas al iu aŭ alia el tiuj, laŭ la sekso de la korpo en kiu ili funkciadas; kaj plue montriĝas, ke ĉiuj homaj rilatoj dependas de la funkciado de la korpomensoj de viroj kaj virinoj en siaj reciprokaj rilatoj.

Modernaj psikologoj preferas ne uzi la vorton “animo”, kvankam ĝi ĝenerale uziĝas en la angla lingvo dum multaj jarcentoj. La kauzo de tio ĉi estas, ke ĉio, kio diriĝas pri tio, kio estas la animo aŭ kion ĝi faras, aŭ la celo kiun ĝi servas, estis tro malklare, tro dubinde kaj konfuze, por pravigi la sciencan studadon pri tiu subjekto. Anstataŭe, la psikologoj tial prenis kiel subjekton de sia studado la homan bestomaŝinon kaj ĝian kondutadon. Delonge oni tamen ĝenerale komprenas and akordas, ke la homo konsistas el “korpo, animo, kaj spirito.” Neniu dubas, ke la korpo estas besta organismo; sed pri spirito kaj animo ekzistadis multe da necerteco kaj konjektado. Pri tiuj ĉi subjektoj, tiu ĉi libro eksplikas.

La libro montras, ke la vivanta animo estas efektiva kaj reala fakto. Ĝi montras, ke ĝia celo kaj funkciado estas gravaj en la plano universala, kaj ke ĝi estas nedetruebla. Klariĝas ke tio, kio nomiĝis la animo, estas naturero, elementaĵo, ero de elemento; kaj ke tiu konscia sed neinteligenta ento estas la plej progresinta el ĉiuj el la natureroj en la konstitucio de la korpo: ĝi estas la plej aĝa elementa unuo en la korpa organizo, progresinte al tiu funkcio post longa metiolernado en la multegaj malpli progresintaj funkcioj, kiuj konsistigas la naturon. Tiel estante la sumo de ĉiuj la leĝoj de la naturo, tiu ĉi ero kvalifikiĝas agadi kiel la aŭtomata ĝenerala direktisto de la naturo en la homa korpomekanismo; pro tio, ĝi servas la senmortan faranton dum ĉiuj ĝiaj reekzistadoj, per la perioda konstruado de nova karna korpo, en kiun venu la faranto; kaj la subtenado kaj riparado de tiu korpo por la tuto de tiu tempo, kion postulas la faranto, kion fiksas la pensado de la faranto.

Tiu ero nomiĝas la spiroformo. La aktiva aspekto de la spiroformo estas la spirado; la spirado estas la vivo, la spirito, de la korpo; ĝi trapenetras la tutan strukturon. La alia aspekto de la spiroformo, la pasiva aspekto, estas la formo aŭ modelo, la plano, la muldilo, laŭ kiu la fizika strukturo elkonstruiĝas en videblan, tuŝeblan ekziston, per la agado de la spirado. Tiel la du aspektoj de la spiroformo resprezentas la vivon kaj la formon, per kiuj strukturo ekzistas.
Do la aserton, ke la homo konsistas el korpo, animo, kaj spirito, oni povas tiel kompreni, ke ĝi havas tiun signifon, ke la fizika korpo fariĝas el malsubtila materio; ke la spritio estas la vivo de le korpo, la vivanta spiro, la spiro de la vivo; kaj ke la animo estas la interna formo, la neperepova modelo, de la videbla strukturo; kaj tial la vivanta animo estas la ĉiama spiroformo, kio formas, subtenadas, kaj rekonstruadas la karnan korpon de la homo.

La spiroformo, en certaj fazoj de sia funkciado, inkluzivas tion, kion la psikologio nomis la subkonscia menso, kaj la nekonscio. Ĝi administras la senvolan nervosistemon. En tiu ĉi funkciado, ĝi funkciadas laŭ la impresoj ricevitaj de la naturo. Ĝi ankau efektivigas la volajn moviĝojn de la korpo, laŭ la direktado de la pensado de la faranto-en-la-korpo. Tiel ĝi funkciadas kiel bufro inter la naturo kaj la senmorta veturanto en la korpo; aŭtomato blinde respondanta al la efikoj de objektoj kaj fortoj de la naturo, kaj al la pensado de la faranto.

Via korpo strikte estas la rezulto de via pensado. Kion ajn ĝi montras de saneco aŭ malsaneco, tion vi faradas per via pensado kaj sentado kaj dezirado. Via nuna korpo karna efektive estas esprimo de via senmorta animo, via spiroformo; tial ĝi estas eksteriĝaĵo de la pensoj de multaj vivoj. Ĝi estas videbla kroniko de viaj pensado kaj faroj kiel faranto, ĝis nun. En tiu ĉi fakto situas la ĝermo de la perfekebleco kaj senmorteco de la korpo.

Nuntempe ekzistas nenio stranga en la ideo, ke la homo iam atingos konscian senmortecon; ke li eventuale regajnos staton de perfekteco, de kiu li origine falis. Tia instrukcio, en diversaj formoj, estas ĝenerale aktuala en la Okcidento dum preskaŭ dumil jaroj. Dum tiu tempo, ĝi disvastiĝis tra la mondo, tiel ke centoj da milionoj da farantoj, reekzistante sur la tero dum jarcentoj, daŭre kontaktadas tiun ideon kiel interne aprezatan veraĵon. Kvankam ankoraŭ ekzistas tre malmulte da komprenado pri ĝi, kaj eĉ malpli da pensado pri ĝi; kvankam ĝi estas distordita por satigi la sentojn kaj dezirojn de diversaj homoj; kaj kvankam oni eble rigardas ĝin nuntempe kun indiferenteco, frivoleco, aŭ sentimentala miro, la ideo estas parto de ĝenerala pensostrukturo de la nuna Homaro, kaj tial ĝi meritas zorgeman konsideron.

Tamen kelkaj asertoj en tiu ĉi libro ŝajnos iom strangaj, eĉ fantaziaj, ĝis ili ricevas sufiĉe da penso. Ekzemple: la ideo ke oni povas fari la homan fizikan korpon senmorta, ĉiam daŭra; povas ĝin rekonstrui kaj restaŭri al stato de perfekteco kaj eterna vivo, de kiu la faranto antaŭ longe ĝin faligis; kaj krome, la ideo ke oni gajnu la staton de perfekteco kaj eterna vivo, ne post morto, ne en iu malproksima nebula postmondo, sed en la fizika mondo dum la vivo. Tio eble ŝajnos ja tre strange, sed kiam oni ĝin inteligente ekzamenas, ĝi ne ŝajnos senrezone.

Jes estas senrezone, ke la fizika korpo de la homo devas morti; eĉ pli senrezona estas la propozicio, ke nur per morti, one povas vivi por ĉiam. Sciencistoj nove diradas, ke ne ekzistas kaŭzo, ke la vivo de la korpo ne plilongiĝu senlime, kvankam ili ne sugestas, kiel oni atingu tion. Certe homajn korpojn ĉiam regas la morto; sed ili mortas, simple ĉar fariĝis neniu laŭrezona klopodo, por ilin regeneri. En tiu ĉi libro, en la ĉapitro La Granda Vojo, asertiĝas kiel oni povas la korpon regeneri, restaŭri al stato de perfekteco, kaj fari al templo por la kompleta Triunua Memo.

Seksopotenco estas kroma mistero, kiun la homo devas solvi. Ĝi estu beno. Anstataŭe, la homo ofte faras ĝin sia malamiko, sia diablo, kiu estas ĉiam kun li kaj de kiu li ne povas eskapi. Tiu ĉi libro montras kiel, per pensado, uzi tion, kiel la grandan potencon por la bono, kio ĝi estu; kaj kiel, per komprenado kaj sinregado, regeneri la korpon kaj atingi siajn celojn kaj idealojn en ĉiam progresantaj gradoj de atingoj.
Ĉiu homo estas duobla mistero: la mistero de lia memo, kaj la mistero de la korpo en kiu li estas. Li havas kaj estas la seruro kaj ŝlosilo por la duobla mistero. La korpo estas la seruro, kaj li estas la ŝlosilo en la seruro. Unu celo de tiu ĉi libro estas al vi ekspliki, kiel vin kompreni kiel la ŝlosilon por la mistero de vi mem; kiel trovi vin mem en la korpo; kiel trovi kaj koni vian veran Memon kiel Memscion; kiel vin uzadi kiel la ŝlosilon por malfermi la seruron, kio estas via korpo; kaj, per via korpo, kiel kompreni kaj scii la misterojn de la naturo. Vi estas en, kaj vi estas la funkciiso de, la individua korpomaŝino de la naturo; ĝi agadas kaj reagadas kun kaj rilate al la naturo. Kiam vi solvas la misteron de vi mem, kiel la faranto de via Memscio kaj la funkciisto de via korpomaŝino, vi scios—en ĉiu detalo kaj entute—ke la funkcioj de la eroj de via korpo estas leĝoj de la naturo.
Kroma mistero estas la tempo. La tempo ĉiam ĉeestas kiel ordinara temo de interparolado; tamen, kiam oni penas pensadi pri ĝi and ekspliki, kio ĝi ĝuste estas, ĝi fariĝas abstrakta, nefamiliara; ĝi estas netenebla, oni ne povas ĝin havi en mano; ĝi foriras, eskapas, kaj ekzistas pretere. Ne eksplikiĝis, kio ĝi estas.

La tempo estas la ŝanĝiĝado de eroj, aŭ amasoj da eroj, en reciprokaj rilatoj. Tiu ĉi simpla difino aplikiĝas ĉie kaj sub ĉia stato aŭ kondiĉo, sed ĝi devas esti pripensata and aplikata, antaŭ ol oni povas ĝin kompreni. La faranto devas kompreni la tempon dum en la korpo, vekiĝinta. La tempo estas malsama en aliaj mondoj kaj statoj. Al la konscia faranto, la tempo ŝajnas ne esti la sama dum vekiĝinteco ol dum sonĝoj, aŭ dum profunda dormo, aŭ kiam mortas la korpo, aŭ dum la pasado tra la postmortaj statoj, aŭ dum atendi la konstruon kaj naskiĝon de la nova korpo, kion ĝi heredos sur la tero. Ĉiu el tiuj ĉi tempoperiodoj havas komencon, sinsekvon, kaj finon. La tempo ŝajnas rampi en la infaneco, kuri en la juneco, kaj konkursi en ĉiam pliiĝanta rapido, ĝis la morto de la korpo.
La tempo estas la reto de ŝanĝiĝo, teksita de la eterneco ĝis la ŝanĝiĝanta homa korpo. La teksilo, sur kiu teksiĝas la reto, estas la spiroformo. La korpomenso estas la faranto kaj funkciisto de la teksilo, kaj la teksisto de la vualoj nomitaj “estinteco” aŭ “estanteco” aŭ “estonteco”. La pensado faras la teksilon de la tempo, la pensado teksadas la reton de la tempo, la pensado teksadas la vualojn de la tempo; kaj la korpomenso faras la pensadon.

KONSCIECO estas kroma mistero, la plej granda kaj profunda el ĉiuj misteroj. La vorto “Consciousness” (Konscieco) estas unika; ĝi estas anglalingva neologismo; ĝia ekvivalento ne aperas en aliaj lingvoj. Ĝia ĉiom grava valoro kaj signifo tamen ne nestas aprezata. Tion ilustras la uzoj al kiuj oni servigas la vorton. Jen kelkaj ekzemploj de ĝia misuzado: Ĝi audiĝas en tiaj esprimoj, “mia konscieco,” kaj “onia konscieco”; kaj besta konscieco, homa konscieco, fizika, psika, kosma, kaj aliaj specoj de konscieco. Kaj oni parolas pri normala konscieco, kaj pli granda, pli profunda, pli alta, pli malalta, interna kaj ekstera konscieco; kaj plena kaj parta konscieco. Mencion oni ankaŭ aŭdas pri la komenciĝo de konscieco, kaj pri ŝanĝigo de konscieco. Oni aŭdas homojn, kiuj diras, ke ili spertis aŭ kaŭzis kreskon, aŭ etendiĝon, aŭ pligrandiĝon, de konscieco. Tre ofta misuzo de la vorto estas en jenaj frazoj: perdi konsciecon, teni konsciecon; regajni, uzi, evoluigi konsciecon. Oni plue aŭdas pri diversaj statoj, ebenoj, kaj gradoj, kaj kondiĉoj de la konscieco. Konscieco estas tro granda, ke oni tiel ĝin karakterizu, limigu, aŭ preskribu. Pro tiu fakto, tiu ĉi libro utiligas jenan frazon: konscii de, aŭ kiel, aŭ en. Por klarigi: tio ajn, kio konscias, estas aŭ konscia pri certaj aferoj, aŭ kiel tio kio ĝi estas, aŭ konscias en certa grado de konsciado.

La Konscieco estas la lasta, la finfina Realeco. Konscieco estas tio, per la ĉeesto de kio, ĉiuj estaĵoj konscias. Mistero de ĉiuj misteroj, ĝi estas preter komprenado. Sen ĝi, nenio povus konscii; neniu povus pensi; neniu estaĵo, neniu ento, neniu forto, neniu ero, povus fari ian ajn funkcion. Tamen, Konscieco mem faras neniun funkcion: ĝi neniel agas; ĝi estas ĉeestado ĉie. Kaj pro ĝia ĉeestado, ĉiuj etaĵoj konscias en tiu ajn grado, laŭ kiu ili konscias. Konscieco ne estas kaŭzo. Ĝi povas nek moviĝi nek uziĝi nek iel ajn efikiĝi de io ajn. Konscieco nek estas la rezulto de io ajn, nek dependas ĝi de io ajn. Ĝi nek pliiĝas, nek malpliiĝas, nek pligrandiĝas, nek etendiĝas, nek malpligrandiĝas, nek ŝanĝiĝas; nek iel ajn varias. Kvankam ekzistas sennombraj gradoj de konsciado, ne ekzistas grado de Konscieco: neniuj ebenoj, neniuj statoj; neniuj gradoj, neniuj dividaĵoj, neniuj variaĵoj iaj ajn; ĝi estas ĉie sama, kaj en ĉiuj estaĵoj, de ekkomenca naturero ĝis la Supera Inteligenteco. Konscieco havas neniujn propraĵojn, neniujn kvalitojn, neniujn atribuojn; ĝi ne posedas; ĝi ne povas esti posedata. Konscieco neniam komenciĝis; ĝi ne povas ĉesi. La Konscieco ESTAS.

En ĉiuj viaj vivoj sur la tero, vi nedifineble serĉadas aŭ atendadas ion aŭ iun mankan. Vi malprecize sentas ke, se vi povas trovi tion, kion vi sopiras, vi estus kontenta, satigita. Mallumaj memoroj de la epokoj leviĝas; ili estas la nunaj sentoj de via estinteco forgesita; ili devigas reokazantan mondolaciĝon pri la ĉiam severa paŝrado de spertoj, kaj de la malpleneco and vaneco de la homa klopodado. Eble vi penis satigi tiun sentojn per familio, per edziĝo, per infanoj, inter amikoj; aŭ en komerco, riĉaĵoj, aventurado, malkovrado, gloro, aŭtoritato, kaj potenco—aŭ per io ajn alia kovrita sekreto de via koro. Sed nenio de la sensoj povas vere satigi tian sopiron. La kaŭzo estas, ke vi estas perdita—estas perdita sed neapartigebla parto de konscie senmorta Triunua Memo. Antaŭ epokoj, vi, kiel sentado-kaj-dezirado, la faranta porcio, iris for de la pensanta kaj scianta porcioj de via Triunua Memo. Do vi estis perdita al vi mem, ĉar, sen ia komprenado pri via Triunua Memo, vi ne povas kompreni vin mem, vian sopiradon, kaj vian perditecon. Tial vi fojfoje sentis soleca. Vi forgesis la multajn rolojn, kiujn vi ofte havis en tiu ĉi mondo, kiel personecoj; kaj vi forgesis la veran belecon and potencon, kiujn vi konsciis kun viaj pensanto kaj scianto en la Regno de Permanteco. Sed vi, estante faranto, sopiras ekvilibran unuiĝon de via sentado-kaj-dezirado en perfekta korpo, por ke vi denove estos kun viaj pensanta kaj scianta partoj, kiel la Triunua Memo, en la Regno de Permanenteco. En antikvaj skribaĵoj estis aludoj al tiu foriro, en tiaj frazoj, ekzemple “la origina peko,” “la falo de la homaro,” kiel for de stato kaj regno, en kiu oni estas satigita. Tiu stato and regno, de kiu vi foriris, ne povas ĉesi estadi; ĝin povas regajni la vivantoj, sed ne la mortintoj.

Vi ne devas senti soleca. Viaj pensanto kaj scianto estas kun vi. Ĉu sur oceano, ĉu en arbaro, ĉu sur monto, ĉu sur ebenaĵo, ĉu en sunlumo, ĉu en ombro, ĉu en amaso, ĉu en soleco; kie ajn vi estas, via vere pensanta kaj scianta Memo estas kun vi. Via vera Memo vin protektos tiom, kiom vi allasas vin protekiĝi. Viaj pensanto kaj scianto estas ĉiam pretaj por via reveno, kiom ajn longe necesas, por ke vi trovu kaj sekvu la vojon, kaj finfine estiĝu konscie hejme kun ili, kiel la Triunua Memo.
Ĝis tiam, vi ne estos, vi ne povas esti, satigita per io ajn malpli ol Memscio. Vi, kiel sentado-kaj-dezirado, estas la respondeca faranto de via Triunua Memo; kaj de tio, kion vi faris por vi, kiel via destinon, vi devas lerni la du grandajn lecionojn, kiujn ĉiuj spertoj de la vivo instrukciu. Tiuj lecionoj estas:

Kion fari;
kaj,
Kion ne fari.

Vi rajtas prokrasti tiujn lecionojn dum tiom da vivoj, kiom al vi plaĉas, aŭ ilin lerni tiel baldaŭ, kiel vi volas—tion vi decidu; sed en la kurso de la tempo, vi ilin lernos.

La enkonduko, kion vi ĵus legis, estas la unua ĉapitro el Pensado kaj Destinado de Harold W. Percival.

En la angla lingvo, Thinking and Destiny (Pensado kaj Destinado) en sia tuto disponeblas ĉe nia retpaĝaro, kie vi trovos ankaŭ informon pri la aŭtoro, kaj la nekutima maniero, laŭ kiu li verkis tiun ĉi libron.

Kopirajto 1974 The Word Foundation, Inc. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.

Retpoŝti tiun ĉi Enkondukon